Ludu

La 1096-a E_elsendo el la 01.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Septembro komencas multloke novan laborjaron post la feria paŭzo. Bjalistoko komencas ĝin literatureme, pri kio ni interparolas kun Przemysław Wierzbowski, la prezidanto de Bjalistoka E-Societo. La ampleksa komenca informa parto enhavas aktualaĵojn pri la 82-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito, pri situacio ĉe la orienta limo de Pollando, de la Unio kun Belorusio, pri la nova lernojaro 2021/2022. Nia kulturkroniko ĉerpas el la gazeto „Rzeczpospolita” pritaksanta la tiuteman opinisondadon de ECFR. La scienca temo rilatas al kaŭzoj de degelado de Thwaites-glaĉero. Nia interreta foto rilatas  ĝuste al ĉi tiu temo. Muzike ni proponas la kanzonon „Mi restis sola” de Valentina Cancino el la albumo „Triope”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.