Ludu

La 1091-a E_elsendo el la 13.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭan vendredan felietonon ni dediĉas al la Sonorilego Sigismundo, ĉe la Wawel-altaĵa Katedralo en Krakovo funkcianta senĉese de 500 jaroj. La komencaj kulturaj aktualaĵoj koncernas ekspozicion de pli ol 40 oleotolaĵoj de Zdzisław Baksiński el la kolekto de anonima kolektanto el Japanio. Ni informas pri nova formato de la septembra festivalo de Kvar Kulturoj en Lodzo. Hodiaŭ tre ampleksa estas nia E-komunuma segmento. Ni kun bedaŭro informas pri la forpaso de elstara kongolanda muzikisto Théophile Mayoma prezentante fragmente liajn du kanzonojn „Lasu min fari la muzikon” el la „Afrika Kompilo” de Vinilkomso kaj „Diru al mi la veron” el la bita albumo „Marta kaj JoMo kantas Mayoma-n”. Sekve venas informoj pri VEKI-simpozio dediĉita al Esperanto en universitatoj, rerigardebla en UEAviva; kaj pri daŭranta ĝis sabato la unua renkontiĝo de la partnera projekto Reta Edukado Nun de Erasmus+ dediĉita interalie al la pretigado de ciferecaj dokumentoj, efika arkivigado kaj bonkvalita libro-eldonado. Eblas partopreni per ligoj ĉe eventaservo.org. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la tolaĵon de Jan Matejko pri pendigo de la Sigsmunda Sonorilego en Krakovo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.