Ludu

La 1088-a E_elsendo el la 03.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

En nia hodiaŭa elsendo post kelksemajna paŭzo ni prezentas denove literaturan segmenton, ĉi-foje kun la 113-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence aŭdiĝas la krovirusa kroniko kaj aktualaĵoj pri la negativa sinteno de polaj firmaoj al plua distanca laboro kaj pri nederlandaj turistoj ĉiam pli multnombre vizitantaj Pollandon. La sciencbultena temo rilatas al la neŭroprotezo de parolo, antaŭnelonge sukcese testita. La akompana interreta foto prezentas Vroclavon volonte vizitatan de eksterlandaj turistoj, inkluzive nederlandanojn. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estos aŭdebla – post la 10-a de aŭgusto 2021 en jutubo ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.