Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1087-a E_elsendo el la 30.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org
La komenca kulturkronika rubriko informas pri la daŭranta en Gdansko Bazaro de s-ta Dominiko kaj pri la finiĝintaj eliminadoj por la nunjara Internacia Chopin-konkurso. En la sekvanta E-komunuma segmento ni sciigas pri la nova redaktoro de „Kontakto”, Paweł Fischer-Kotowski ĵus elektita de TEJO. Kiel sondokumento el la 2-a VK audiĝas fragmento de la programero „TEJO raportas”, en kiu du junularaj volontuloj el la CO en Roterdamo raportetas pri sia laboro informante, ke nun TEJO serĉas novajn volontulojn. En la fina Leterkesto ni enrigardas aktualajn korespondaĵojn de aŭskultantoj kaj denove referencas al la renkontiĝo dum la virtuala Movada Foiro. En la elsendo aŭdiĝas fragmente “Homura” de la duopo Dudekses, kiu gajnis la unuan premion pro la Esperanto-versio de la kanto en la talento-konkurso Mondovizio 2021. La akompana interreta foto prezentas scenon el la daŭranta Bazaro de s-ta Dominiko en Gdansko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estos aŭdebla post la 10-a de aŭgusto en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Dankon pro la hodiaŭa elsendo!
La ideo pri radiokurso estas interesa, sed ni ne forgesu, ke fari radioprogramojn estas profesia okupo, kvankam volontuloj kompreneble povas kunlabori.
Preskaŭ ĉiu lingvokomunumo havas siajn proprajn radio- kaj televidstaciojn… nu, televidstacioj ne baldaŭ aperos en Esperantujo, sed de tempo al tempo, mi demandas min, ĉu helpe de la Esperanto-komunumo ne eblus starigi E-radion kiu povus rete elsendi 12 horojn tage. Kompreneble tian radiostacion oni devus starigi en lando kie salajrokostoj estas relative malaltaj kaj homoj devus esti trejnataj. Eble mikso de profesiuloj kaj trejnitaj volontuloj funkcius. Ĉu nur revo?
Korajn dankojn por tiu ĉi elsendo! 🙂
Karaj kunaŭskultantoj, kutime jam mi proponas al vi solvi kelkajn demandojn pri la programenhavo:
1. En kiu urbo okazas aktuale la 761a Bazaro de Sankta Dominiko? Kiom da semajnoj ĝi daŭras?
2. El kiu lando venas plej nombraj pianistoj partoprenontaj la ĉi-jaran Chopin-Konkurson ?
3. Kiu organizo serĉas aktuale volontulojn? En kiu aĝo-spaco ili devas esti?
4. Kion signifas: 26 (krom la nombro kompreneble)
5. Kiel nomiĝas la Esperanto-retejo al kiu referencas Barbara en la Leterkesto?