Ludu

La 1074-a E_elsendo el la 15.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Hodiaŭ ni memorigas la arkivan interparolon kun prof. John Wells (10.2011) pri la dua eldono de lia Angla-Esperanta Vortaro kaj pri lia anglalingva lernolibro dediĉita al frazmelodio. La komencaj aktalaĵoj prezentas la plej grandajn mondskale plastopoluantojn kaj informas pri kreskanta kritikemo de uniaj civitanoj rilate la agadefikecon de EU. La temo de nia scienca bulteno estas dediĉita al malkovro, ke ĉe tiaj hobiuloj, kiel birdoobservantoj oni konstatis horzonozon, simptomon kiu similas al sekvoj de rapida ŝanĝo de la horzonoj dum aviadila flugo. Muzike ni memorigas „Kanton pri mia Varsovio” en la E-traduko de Andrzej Pettyn kaj E-plenumo de Andrzej Tomecki. La priprograman informon akompanas interreta foto rava por ĉiuj birdoobservantoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.