Nur antaŭnelonge vi aŭdis gesinjoroj en nia programo pri la dua pola geoparko, la Sanktakruca, kiu ekde fino de aprilo ektroviĝis en la reto de la geoparkoj de Unesko. Unesko-reto kreiĝis en 1997 kun la premiso, ĉirkaŭpreni pli ol 500 geoparkojn. Laŭ donitaĵoj el 2018 troviĝas en ĝi 140 objektoj en 38 landoj, inkluzive de 69 eŭropaj en 23 landoj. Kvar inter ili estas la translimaj geoparkoj. Tems pri terenoj apartenantaj al la monda geologia heredaĵo, terenoj kun esenca signifo por geologio. Samtempe objektoj unikaj aŭ ravaj, reprezentaj por koncerna regiono kaj ĝia geologia historio. La principa celo etabli ilin estas protekti la tiean nevivantan naturon, eduki kaj esplori, favori la lokan soci-ekonomian evoluon konforme al la principoj de ekvilibra evoluo. Ligiĝas kun tio ankaŭ i.a. la kreado de novaj laborlokoj, ekzempe en geoturismo. La Geoparko Arko de Mużaków, kiun lokon ni menciis en 2016 kiel unu el la deklaritaj tiam plebiscite 7 mirlokoj de Pollando, distingiĝas pro sia grandeco, formo kaj la konserviĝinta stato. Ĝi devenas el la glaĉera epoko, el plejstoceno kiam la glacio kovris la terenojn de la centra Eŭropo, centra Pollando, inkluzive de la tereno de Odra-rivero. Apartan atenton meritas ĝia hufa formo longa 40 kilometrojn kaj vasta je 3-5 kilometroj. Ĝi respegulas la formon de la glaĉera lango. Arko de Mużaków estas bonege deĉifrebla en topografiaj mapoj kaj bitaj modeloj de la terenstrukturo. Dank’ al sia arka formo ĝi estas la unusola finmoreno sur la Tero videbla el la Kosmo. Ĝi etendiĝas ambaŭflanke de la pola kaj germana limo. La centra parto de la morenaj altaĵoj estas disdividita per la valo de la rivero Nysa Łużycka indikanta la limon inter ambaŭ landoj. Sur la tereno de la geoparko troviĝas antropogena lagoregiono. Ĉe la pola flanko ĝi konsistas el pli ol 100 akvoreceptakloj, kiuj mirigas pro siaj kolornuancoj kun la dominanta blua kaj rusta-oranĝa koloroj. Preskaŭ ĉiu lageto havas alian koloron, kio ravas ne sole infanojn. Ilia geologia pasinteco ligiĝas unue kun glaĉero kaj sekve kun la eleterigado de bruna karbo. La plej valoraj estas viziteblaj laŭ la geoturisma itinero „Malnova minejo Babina” kiel la postekspluataj fruktoj de la iamaj surfacaj minejoj. Esenca panorama elemento de la tereno estas malnovaj parko-ĝardenoj kaj La Panorama Parko de Mużaków, la plej granda anglastila parko en Pollando kaj Germanio. Ĝi apartenas al la plej vastaj eŭropaj protektataj panoramaj parkoj kun la surfaco de ĉirkaŭ 700 hektaroj. Pli granda parto de la parka komplekso troviĝas ĉe la pola flanko. Oni pridokumentis sur ĝia tereno multajn protektatajn speciojn de insektoj, fiŝoj, amfibioj, rampuloj, birdoj kaj mamuloj. Al aparte protektendaj plantspecioj apartenas Erica tetralix kaj Helosciadium nodiflorum. Al la protektendaj tiuregione animaloj apartenas i.a. alpa trituro, botaŭroj, blankvosta maraglo, iu vespertospecio. La plej valora objekto de la panorama parko estas la rezervejo „Apud la Mueleja Rojo” situanta en la regiono de la enbuŝiĝanta en la riveron Nysa Łużycka rivero Skroda. Temas pri arbaristika rezervejo kreita por protekti la prindundatajn terenojn, en kuj dum indundoj sedimentiĝas fekunda silto. Aldonendas, ke la Parko ekde 2004 troviĝas en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Tiam ĝi estis la 12-a tia objekto el Pollando. Sed parolante pri la polaj geoparkoj ni aldonu, ke la statuson de la Landa Geoparko havas la regiono de la Monto Sankta Anna kaj Nacia Parko de Karkonosze-montaro kun ĉirkaŭaĵo. Krome en multaj regionoj kreiĝas geoparkoj kun loka signifo kiel Geoparko Kielce aŭ Geoparko Ŝtona Arbaro en la geografia regiono Roztoce en la sudorienta Pollando.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Barbara – 5′ 34″