Ludu

La 1055-a E_elsendo el la 10.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefprogramo de nia hodiaŭa elsendo estas Trarigardo de la E-Gazetaro. En ĝi ni traktas Kajeron de TAKE 2021 pri konstruado, la 193-an numeron de „La Informilo”, la dulingva informbulteno pri la IL-E de Orient-franca E-Asocio, la 170-an numeron de „Israela Esperantisto” kaj la 12-an numeron 2020 de „La Revuo Orienta”. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la kunlaboro de la Pola Kulturinstituto en Budapeŝto kun organizaĵoj omaĝantaj la Jaron de Stefan Batory (iama pola reĝo) kaj pri la plej valoraj atlasoj el Raczyński-biblioteko apud Poznano nun restaŭritaj. Nia E-komunuma informo koncernas la GK-on de UEA pri esperantista kunlaboro lige kun Dante-Jaro (https://www.dantepoliglotta.it/?lang=eo; https://www.dantepoliglotta.it/la-biblioteko-de-dante-poliglotta-kaj-la-muzeo-casa-di-dante-en-florenco/?lang=eo). Muzike akompanas nin Eterne Rima per la kanzono „Zam” el lia KD „Samideano” kunproduktita kun Vinilksomo. La programinforma foto rilatas al la restaŭritaj atlasoj de Raczyński-biblioteko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, pliaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.