La decido, ke ekde la 1-a de februaro denove refunkcias muzeoj kaj kulturinstitutoj gvidantaj la ekspozicifgaleriojn en Pollando – post pli ol unumonata fermo – elvokis veran entuziasmon. Multaj el ni gapis spirdetene al la atendovicoj de artŝatantoj antaŭ la varsovia Nacia Muzeo, al kiuj – konforme al la ĉie videblaj afiŝoj – estis disponigita la Artgalerio de la Antikva Arto. Sendube la vicojn spronis aldone la ebleco viziti ĉiujn ĉi novmaniere aranĝitajn objektojn tute senkoste ĝis la plej proksima dimanĉo. La remmalfermo de la Nacia Muzeo kongruas kun la jubileo, pasinta la 2-an de februaro, la jubileo de la 60-jariĝo de Faras-artgalerio, al kiu artkolekto ni aludis en nia felietono el la mezo de januaro pri la koninda polo, la patro de la pola mediterenea arkeologio, profesoro Kazimierz Michałowski. Ĝuste la 2-an de februaro 1961 la pola arkeologia misio sub lia gvido venis al Faras. Tio okazis reage je la alvoko de la registaroj de Egiptio kaj Sudano kaj krome de Unesko, kiuj petis la internacian socion helpi en la savado de antikvaĵoj, priinundotaj per akvoj de Nilo sekve de elkonstruo de Granda Asuana Digo. La laboroj de la polaj arkeologoj daŭris en la periodo ekde 1960 ĝis 1964. Ili komenciĝis per esplorado de altaĵo kreiĝita pro sabloŝutiĝo. Profesoro Michałowski ne dubis, ke ne temas pri ajna altaĵo, ĉar ĉirkaŭis ĝin kelkdek faraonepokaj ŝtonblokoj. La antaŭsento ne trompis lin, kvankam ne temis – kiel atendite – pri faraonepoka konstruaĵo, sed pli posta katedralo el la kristana epoko de Nubio, el la periodo inter la 7-a kaj 14-a jarcentoj. Tio fariĝis vera mondskala sensacio. La mondaj amaskomunikiloj ĉi tiun malkovron kaj savon de 120 murpentraĵoj – antaŭ ol ili estis priinunditaj de Nilo – difinis kiel „Miraklon el Faras”. Ĝis hodiaŭ tio kalkuliĝas al la plej grandaj sukcesoj de la pola arkeologio de la 20-a jarcento kaj tieaj malkovroj firme pristampis la grandan sciencan karieron de profesoro Kazimierz Michałowski. La ĉefa tasko estis evidente savi savendaĵojn, ĉefe la murpentraĵojn. Sub la protekto de artkonservistoj en la pentraĵojn estis enpremita vakso kun la tn. kalafonio, gazotavoloj kaj lintavoloj. Nun poste sekvis pena fortranĉado de ili disde la muroj. El inter 169 murpentraĵoj oni sukcesis savi 120. Konforme al la interkonsento inter la registaroj de Egiptio kaj Sudano kaj krome de Unesko ĉiuj trovaĵoj estis dividitaj duone. Unu parto restis en la lando en kiu okazis la foslaboroj, la alia trafis al la lando, kiu efektvigis la malkovron. Tio estis bazo por la Artgalerio de Faras en la varsovia Nacia Muzeo. Tamen la restaŭrado kaj konservado de la pentraĵoj daŭris ĝis 1972. Ĉiuj pentraĵoj estis purigitaj, senpolvigitaj kaj ankaŭ ekzamenitaj per ultraviola radiado. La nunjaraj jubileaj eventoj daŭros ĝis aŭtuno. Oni antaŭvidas pubikaĵon kun nekonataj ĝis nun fotoj kaj aliaj arkivaj metarialoj el la periodo de foslaboroj. Estas planitaj rendevuoj kaj podiaj diskutoj kun la partopreno de publiko, diversaj edukaj eventoj adresitaj al infanoj kaj plenkreskultoj. La partoprenon en ili anoncis elstaraj arkeologoj kaj esploristoj de la nubia kulturo el la polaj centroj kaj el eksterlando. Sed krome jam de kelkaj tagoj la vizitantoj de la varsovia Nacia Muzeo povas konatiĝi kun la novaranĝita (post 10 jaroj) Artgalerio de la Antikva Arto. Troviĝas en ĝi ĉirkaŭ 1800 historiaj objektoj de antikvaj civilizacioj de Egiptio, Proksima Oriento, Greklando kaj Romio. Al la plej interesaj apartenas i.a. sarkofago kaj balzamita korpo de pastro Hor Dżehuti kaj mumio de nekonata ivino, kovrita per hieroglifaĵoj papiruso el la Librego de Mortintoj, rita blinda pordo de mastabo, alivorte tomboŝtono de egipta oficisto Izi, portreto de juna knabo el la setlejo Fajum en Egiptio kaj devenanta el Irano ora masko en la formo de virbova kapo.
El la elsendo 05.02.2021. Legas Barbara – 5′ 48″