Ludu

La 1043-a E_elsendo el la 26.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono estas dediĉita el elstara koninda polo, la aŭtoro de la unua paŝveturilo servanta dum la tri sinsekvaj usonaj ekspedicioj de Apollo sur la Luno en 1971 kaj 1972, Mieczysław Grzegorz Bekker. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la ekspozicio de desegnaĵoj por la unua traduko de „Fabeloj de Robotoj” de Stanisław Lem en la estona lingvo, al la pollingva eldono de la libro de Tivadar Soros „Maskerado ĉirkaŭ la morto”, al la opinio de kanadanoj pri libroeldonado en la pandemia tempo. La E-komunumaj informoj koncernas sukcesojn de la organizita hispana E-movado. Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon. Denove akompanas nin en la elsendo Ĵomart kaj Nataŝa per sia kortuŝa ekologimesaĝa kanzono „Birdo”. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la frontpaĝon de la estona traduko de „Fabelo de robotoj” de Stanisław Lem. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.