Ludu

La 1038-a E_elsendo el la 10.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro ni donas la atenton al la aperinta en novembro 2020 „Esperantologio/Esperanto Studies”, al la novembra numero de „La Revuo Orienta”, al la aperinta post kelkmonata interrompo reta eldono de la januara jokohama „Esperanto Tamtamas” kaj la februara reta eldono de „Turka Stelo”. La komencaj aktualaĵoj rilatas al plendo de poloj por forigo de epidemiaj rigoroj, pri tio kiu gajnas dank’ al pandemio. Tiujn informojn sekvas la kronvirusa kroniko. La sciencbultenaj temoj koncernas planatan mision PLATO kaj minacojn por la amazoniaj pluvarbaroj. Muzike akompnas nin La Perdita Generacio per la kanzono „Bela Lumo” el la KD „Ĉiuj amegas Usonon” kuneldonita de Vinilkosmo. La apudanta la programinformon riltas al pluvarbaroj de Amazonio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Bv. sekvi ilin en niaj paĝo-rubrikoj. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj aktualigoj venos baldaŭ. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.