Ludu

La 1033-a E_elsendo el la 22.01.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en la felietono pri koninda Pollando ni felietonas pri laŭvica historia parko de Varsovio, la kreiĝinta en la 17-a jarcento Krasiński-Ĝardeno. La komencaj kulturtemaj aktualaĵoj informas pri retrovita montrezoro de Jagelonoj en Hungario, pri rekonstruitaj kaj baldaŭ prezentotaj rekonstruitaj kostumoj de polaj montaranoj en Zakopane, pri nova eldonaĵo de polaj tataroj. En la E-komunuma segmento ni referencas al laŭvica mesaĝo de UEA al UN, ĉi-foje lige kun Internacia Tago de Edukado. En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni aŭdigas la poeziaĵon de Erik Blomberg „Mallumon ni ne timu” en E-traduko de Sten Johansson el la januara numero de „Ora Ĵurnalo”, la periodaĵo de la Gotenburga E-Societo. Muzike ni omaĝas la forpasintan Morice Benin, memorigante lian kanzonon „Kantados mi post mia mort’” el la KD „In’ Spir” eldonita de Vinilkosmo. La programinformon akompanas foto kun elemento de la tradicia montarana vira vesto.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.