Ludu

La 1032-a E_elsendo el la 19.01.2011 ĉe www.pola-retradio.org

En la rubriko „Protekti kontraŭ la forgeso” ni memorigas la arkivan interparolon kun Ludovikito, Ito Kanzi, la kreinto de la 43-voluma komentita verkaro de L. L. Zamenhof, kiun en 2004 dum sia vizito en Japanio faris red. Barbara Pietrzak. La 15-an de januaro pasis lia 103-a naskiĝdatreveno. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko, kiun sekvas aktualaĵoj pri kresko de vinimporto en Pollando kaj sensacia enmondiĝo de hindia rinocero en la bestoĝardeno de Vroclavo. La sciencbultena temo koncernas pli ol 130 polajn profesorojn, kiuj en 2021 partoprenas eksterlandajn staĝojn. Muzike akompanas nin denove Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia plej nova kanto „Ĉiam kunesti”. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas la dorlotulinon de la bestoĝardeno en Vroclavo, hindian rinoceron. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Bedaurinde – pro teknikaj kialoj – ili ankoraŭ ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.