Ludu

La 1031-a E_elsendo el la 15.01.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en la felietono pri koninda polo ni proksimigas la silueton de profesoro Kazimierz Michałkowski, la kreinton de la pola meditereanea arkeologia skolo, egiptologo, nubiologo. En la komencaj kulturtemaj aktualaĵoj ni informas pri bitigo kaj reta disponigo de atlaso de antaŭ 400 jaroj, pri baldaŭ prezentotaj ĉiuj murteksaĵoj de la reĝo Sigismundo Aŭgusto, pri sukcesoj de polaj serĉantoj de historiaj memoraĵoj. En E-komunuma segmento ni donas la atenton al la hispana E-Fondumo kaj ekspozicio en Barcelono, en kiu troviĝas E-rilataj eksponaĵoj. Kiel muzikan ornamon vi trovas en la hodiaŭa elsendo fragmentojn de la kanto „Ploras roz’ degelonta” en la plenumo de Ĵomart kaj Nataŝa kaj de „La plenumo”, kiun kantas la hispana Kvaropo Sinkopo. La hodiaŭan programinformon akompanas interreta foto prezentanta bitigitan atlason de antaŭ 400 jaroj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.