Ludu

La 1025-a E_elsendo el la 25.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org
Ĝojplenan Kristnaskon, Ĝojplenan Kristnaskotempon !

En nia 1025-a E-elsendo ni proponas komence kulturtemajn informojn. Unue pri la partopreno de Pollando en la Madrida Kristnaska Festivalo, sekve de eksterordinara donaco de Metropolitan Museum of Art por la Reĝa Wawel-kastelo en Krakovo kaj pri filmo koncerne vojon de polinoj por akiri la balotrajtojn. Kun Maciej Jaskot ni interŝanĝas opiniojn pri Sanktvesperaj kutimoj en lia hejmo kaj fine el nia arkivo kiel kristnaskan donacon ni proponas fragmenton de la eldiro de Julio Baghy pri sia verkista laboro. La elsendon akompanas abunde muzika ornamo kun kristnaskaj kantoj en Esperanto. De Muzilanoj: „Al Dio estu fidelaj”, „Paca nokt’”, „Jesueto de lulilo”. Ni memorigas fragmente modernan kristnaskan kanton de Mélanie Prin por la vortoj de Lorenzo Tomezzoli. Fine kantas Muzilo „En nokt’ silenta”. La apudanta la programinformon foto rilatas al la solenata en multaj landoj Kristnasko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.