Ludu

La 1010-a E_elsendo el la 03.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo kelkloke kaj diversmaniere ni referencas al la temo ligita kun la aparta memoro pri la mortintoj okaze de la pasinta komence de novembro Tago de la Mortintoj. Kun ĝi estas ligita felietono de nia aŭskultanto el Egiptio, Michał Łabenda pri tomboj malnovaj kaj novaj, en kiuj eterne ripozas ankaŭ poloj. Al la ekologia tombotorĉo inventita de pola studentino de la Belarta Akademio estas dediĉita nia scienca temo. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri kovimrestriktoj kaj ilia influo je la unia labormerkato, pri solvoj ebligontaj al polaj malgrandaj vitkultivantoj pli grandkvantan vinproduktadon. Aŭdiĝas ankaŭ la kronviruskronika informo. Hodiaŭ venis du interesaj informoj gravaj por E-instruantoj kaj por E-lernantoj. Temas pri la la laŭvica, ampleksa eldono de Manlibro pri E-instruado de Katalin Kovats mendebla ĉe https://manlibro.ikso.net/. La alia informo gravas por poloj kaj personoj konantaj la polan lingvon, kiuj povas aliĝi al la universitata E-kurso en Krakovo komenciĝanta nunsemajne. Pliaj informoj ĉe esperanto.info.pl@gmail.com. Muzike ni proponas fragmenton de la kanzono „Hejme floras certe, sed…”. Tiun japanan kanzonon en Esperanto omaĝe al viktimoj de Fukuŝima kantas JoMo. Aliflanke Amira el Koreio plenumas la popularan kanzonon „Vivu la versa stel’. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas ekologian torĉon pri kiu ni informis en la scienca bulteno. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn – bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo ankaŭ estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.