Ludu

La 1009-a E_elsendo el la 30.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan elsendon komencas aktualaĵo pri la distingitoj de la Pola Instituto pri la Nacia Memoro per la titolo Historiatestanto. Inter ili troviĝas konata varsovia esperantisto, Teruo Matsumoto. La unua kulturkronika informo koncernas restaŭritan historian fortepianon de antaŭ 190 jaroj en Gdansko, kiu i.a. servos por koncertociklo de polaj kaj eŭropaj pianistoj. La alia rilatas al la daŭranta ekspozicio de 6 monumentecaj skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Noto, Sicilio. Nia felietono el la ciklo „Koninda Pollando” prezentas la plej malnovan polan publikan parkon, kiu estas la Saksa Ĝardeno en Varsovio. En la E-komunuma segmento ni informas pri konkursoj omaĝantaj la 115-jariĝon de la E-movado en Vroclavo. Pri detaloj legu ĉe: https://sites.google.com/view/avanaforumo/strona-g%C5%82%C3%B3wna-%C4%89efa-pa%C4%9Do?authuser=0. En la fina rubriko “Minutoj kun literaturo” ni memorigas la recitadon de la poeziaĵo de Julio Baghy „Ŝia adiaŭo” fare de Nevenka Imbert el studenta E-klubo Zagreb. Fragmente ni prezetas E-kanton el Ĉinio „Vino kaj kafo”. La apudanta la elsendon reta foto bildigas alrigardon al la varsovia Saksa Ĝardeno. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.