Ludu

La 1008-a E_elsendo el la 27.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa literatura segmento de nia programo ni proponas kunsekvi kun ni per la 101-a fragmento la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la abortigorajto en Pollando kaj bonaj notoj de la varsovia Koźmiński-Akademio. Ni prezentas ankaŭ  kronviruskronikajn informojn. Nia scienca temo rilatas al la novaj malkovroj pri la maksimuma sonrapideco. Krome ni referencas al la GK de UEA pri la starpunkto de la Asocio lige kun UNo-Tago. Muzike ni proponas fragmenton de la kanzono „Ĉio estas amo”, kiu devenas el la projekto de Amel Anjot „Bajno esperanto”. La interreta foto ĉe nia programinformo ligiĝas kun la sciencbultena temo – maksimume ebla sonrapideco. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn – bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo ankaŭ estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.