Ludu

La 1003-a E_elsendo el la 09.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa programo ni prezentas ampleksan intervjuon kun prof. Ilona Koutny pri la septembra 5-a Interlingvistika Simpozio okazinta virtuale dank’ al kunlaboro de E@I. Al la simpozio dediĉita al tradukarto eblas ankoraŭ – ĝis la 20-a de septembro – aliĝi ĉe la organizanta ĝin Kroata Esperantista Unuiĝo (https://www.hes-keu.hr/). Komence de la elsendo aŭdiĝas riĉa kulturtema kroniko informanta pri retrospekta ekspozicio de la pola skulptistino, Maria Papa Rostkowska en Francio, pri tre valoraj 17-jarcentaj sukcenaj ŝakoj aĉetitaj de la muzeo en Gdansko, pri du laboraĵoj de Magdalena Abakanowicz ekspoziciataj en Dresdeno. Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas  ŝakojn de antaŭ pli ol 300 jaroj, kiuj fariĝos eksponaĵo en kreiĝanta Muzeo de Sukceno en Gdansko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN eblas daŭre sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo – konforme al individua bezono – eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj.