Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1002-a E_elsendo el la 06.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org
Hodiaŭ nia programo enhavas ampleksan literaturan segmenton kun la 100-a fragmento de „Quo Vadis” de Henryk Sienkiecz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komencaj aktualaĵoj informas pri eksporto de polaj pomoj kaj ŝatata eksterlanda ripozlando de poloj dum somero 2020. Tradicie ni prezentas ankaŭ kronvirusan kronikon. La scienca temo rilatas al inventaĵo de finnaj sciencistoj, dank’ al kiu krekos produktiveco de sunpaneloj/fotovoltaikaj aranĝaĵoj. Hodiaŭ en la elsendo aŭdiĝas la kanzono „Se estus birdo mi” de Krysztof Daletski. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas la ekologiajn sunpanelojn fone de la naturo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon. La antaŭnelonga 1000-a elsendo de Pola RetRadio daŭre spronas bondezirojn, pro kiuj ni dankas. Al ĝi donis la atenton ankaŭ Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2020/10/06/pola-radio-jam-milfoje-elsendis-en-la-reto/.
Per la Pola Retradio,
ĉiusemajne, dufoje,
sonas lingva melodio,
kiun ni aŭskultas, ĝoje.
Klara, sobra programaro
sekvas ĉiam elegante
al la tuta mond’ , sen baro,
jaro post jaro, konstante.
Ĵus alvenis la impona,
jubilea, unumila
programo, ĉiam belsona!
Pola Retradio brila!
Ni ĉiuj feste aplaŭdas
la atingon unumilan,
kaj jam fide antaŭaŭdas
la proksiman, dumilan!
Mi Sxategxas la nova fenestro pli simpla kiel antaux
Karaj, mi havas peton: foje okazas, ke mi ne bone audas vorton, kvankam vi tre klare parolas. Chu eblus enmeti funkcion per kiu oni povas reiri au antaueniri 10 sekundojn, se tio ne estus tro komplika? Ne nur por mi, mi petas tion, kompreneble: mi certas ke tia funkcio ankau helpus multe al komencantoj. Elkorajn salutojn!
Mi sxangxigis la nova fenestro pli simpla kiel antaux