Ludu

La 1001-a E_elsendo el la 02.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefprogramero de nia hodiaŭa elsendo estas Leterkesto, kiu plenas je gratulmesaĝoj, atestoj pri la rolo de niaj elsendoj lige kun la 1000-a programo aŭdiĝinta semajnkomence kronante pli ol 9-jaran laboron de la Pola RetRadio en Esperanto. Riĉenhava komenca kulturkroniko liveras informojn pri interesa ekspozicio de akvafortoj de Giovanni Battista Piranesi en la varsovia Reĝa Kastelo, pri distingo de la ensemblo Drenka Polska en Hungario, pri Internacia Muzikfestivalo de Grzegorz Gerwazy Gorczycki. La E-komunuma informo koncernas literaturan konkurson de Akademio Literatura de Esperanto: https://www.akademio-literatura.org/ink/sendoformularo. Ni prezentas premiere la kanton de Lorenzo Tomezzoli kaj Gilbert Drigon „Sŭap”. Ĉe la adreso https://www.youtube.com/watch?v=4ZiS5Geeq-8 vi povas samtempe aŭskulti la kanton en la plenumo de Amélie Pro kaj legi la kanzontekston. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas unu el la akvafortoj de Piranesi. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN eblas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo konforme al individua bezono eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj.