Ludu

La 999-a E_elsendo el la 25.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Unu el la plej konataj polonezoj en Pollando estas „Adiaŭo de la Patrujo” de Michał Kleofas Ogiński, kies 255-a naskiĝdatreveno pasas hodiaŭ. Pri la polonezo kaj unuavice ĝia aŭtoro, kiu tute ne aspiris muzikan karieron vi aŭdas en nia felietono pri „Koninda Pollando”. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al Herbert-premio por la germana poeto Durs Grünbein, al la 21-a eldono de la omaĝa Internacia Romaa Memorveturilaro kaj al baldaŭ komenciĝontaj majstraj recitaloj lige kun la ŝovita por 2021 Chopin-konkurso. La E-komunumaj informoj koncernas konkursojn de Kroata Esperantista Unuiĝo – traduka, al kiu patronecas LUCIJA BORČIĆ, kaj fotokonkurso Kroatio en mia objektivo (https://www.hes-keu.hr/). Ni informas ankaŭ pri nova infanlibro de Julian Modest. Muzike akompanas nin Luis Obando kaj Jahir Cataño per fragmento de „Indiĝena Romanco”, per kiu ili gajnis la 1-an premion en la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj 2020. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la daŭranta Internacia Omaĝa Rendevuo de Romaoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN eblas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo konforme al individua bezono eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj.