Ludu

La 991-a E_elsendo el la 21.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en nia programo ni proponas la trian parton de intervjuo kun profesoro Humphrey Tonkin, la Honora Prezidanto de UEA. Ĉi-foje nia gasto rilatigas sin al siaj interesiĝoj pri la E-kulturo kaj al aktualaj prioritatoj en sia nuna E-aktivado. Post la kronvirusa kroniko aŭdiĝas la kulturtema informo pri la virtuale vizitebla la katerdala trezorejo en la unua pola ĉefurbo en Gniezno https://wzgorzelecha.pl. Pliaj E-komunumaj informoj koncernas septembran proponon de Arkones-organizantoj, ĉar la 36-a eldono de la konfrontoj – pro la pandemio – estas ŝovita ĝis 2021. La fama apo Amikumu moderniĝas – kaptu la okazon fariĝi ĝia ora membro: https://app.amikumu.com/orighu. Fine ni prezentas gravan anoncon rilate la funkciadon de nia programplatformo en la plej proksimaj tagoj. Muzike akompanas nin hodiaŭ Jomo per fragmento de „Rezistos mi” kaj Alejandro Cossavella per la fragmento de la E-versio de „Por una cabeza”. Programinforma foto prezetas agatan kalikon de s-ta Wojciech el la katedrala trezorejo en Gniezno. Eksterelsende en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo tradicie troviĝas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Tiun kutimon E-Redakcio de la Pola Radio enkondukis jam en 2003-a jaro. Hodiaŭ temas pri „aktualaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Krome en la rubriko „Antaŭ nia mikrofono” troviĝas eksterelsende la tria parto de nia intervjuo kun prof. Humphrey Tonkin. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.