Ludu

La 989-a E_elsendo el la 14.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas prof. Humphrey Tonkin dum la finiĝinta lastsabate Virtuala Kongreso elektita kiel Honora Prezidanto de Universala E-Asocio. En la unua parto de nia liberetosa interparolo  nia gasto referencas al sia esperantisteco kaj la komencoj de sia aktivado en la landa, brita junulara movado, sekve en TEJO-agado. En la elsendo ni proponas aktualaĵon ligitan kun la pasonta la 15-an de aŭgusto 100-jariĝo de la kontraŭbolŝevista Varsovia Batalo el 1920, ni prezentas mallongan kronvirusan kronikon kaj kultuteman informon pri ekspozicio de reproduktitaj en teknikoloro malnovaj fotografaĵoj rilataj al la Kastelo en Książ. Ĝia bildo akompanas hodiaŭ nian programinformon. Muzike ni prezentas fragmenton de la kanzono de Kajto „Sen timo” el ĝia koncerto dum la viruala ILEI-konferenco. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas eksterelsende la unua parto de nia interparolo kun prof. Humphrey Tonkin. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.