Ludu

La 987-a E_elsendo el la 07.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas en momento kiam ekde la lasta vendredo centoj da esperantistoj tra la mondo ĝuas la virtualan kongreson, al kiu daŭre eblas aliĝi – https://vk.mondafest.net/ kaj kies spektaĵoj daŭre eblas rerigardi. El ĝia programo en nia hodiaŭa elsendo ni prezentas fragmentojn de sinprezentoj de ekstereŭropaj junularaj E-movadoj – la filipina kaj brazila. Alia ero estas la postprelegaj respondoj al demandoj fare de Grant Goodall gvidinta AIS-studsesion „Alproprigo de dua lingvo: ĉu ebla post la infanaĝo”. Lia prelego troviĝas en la nunjara IKU-Libro elŝutebla senpage: http://iku.trovu.com/. En la elsendo aŭdiĝas krome la kronvirusa kroniko kaj informoj pri la laŭreatoj de la distingo Cracoviae Merenti kaj pri vizitebla dum unu monato Sigismunda Kapelo ĉe Wawel-altaĵo. Muzike ni prezentas la parafrazitan kanton de JoMo „Ĉu vi ŝatas danci?… al Ĉu vi ŝatas skajpi”. La interreta foto akompana prezentas la kupolon de la Sigismunda Kapelo en Wawel. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.