Ludu

La 986-a E_elsendo el la 04.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Daŭras la Virtuala Kongreso kaj al ĝia trapaso ni donas hodiaŭ apartan atenton. Ne nur informante pri kelkaj aspektoj de ĝia trapaso, sed prezentante sondokumente enkondukon en la mardan Tagon de Lernado fare de UEA kaj ILEI prezidantoj, Duncan Charters kaj Mireille Grosjean. Inter la prelegoj de la tago estis ankaŭ tiu de Monika Molnar pri „Infanrajtoj konkrete, nia-lerneje”. En la postprelega babileja renkontiĝo ni starigis al ŝi ankaŭ la demandon pri tio, kion signifas infanrajtoj en la kunteksto de Esperanto. Krom tio en la programo aŭdiĝas kronvirusa kroniko, aktualaĵo pri polaj altlernejoj en la reto de eŭropaj universitatoj. La sciencbultena temo rilatas al la ideo de la sapvezika polenado de plantoj. La akompananta interreta foto rilatas ĝuste al ĉi tiu temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D