Ludu

La 981-a E_elsendo el la 17.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La nunsemajna vendreda felietono traktas  la historion de la pentraĵo „Batalo apud Grunwald” de Jan Matejko. Ĝia foto ornamis nian mardan programinformon rilate  al la pasinta tiam 610-a datreveno de la plej granda mezepoka batalo en Eŭropo. Nia kulturtema informo koncernas la retrospektan ekspozicion de Urszula Broll kaj unu el ŝiaj pentraĵoj el la reto akompanas al nia programinformo. Komence de la elsendo aŭdiĝas la kronvirusa kroniko kaj en la lasta E-komunuma parto ni informas pri Oratora Konkurso kadre de Virtuala Kongreso, interparolante kun ĝia nunjara iniciatinto, Leandro Abrahão el Brazilo. Muzike akompanas nin ĴeLe per la kanzono „Du kverkoj” el la KD „La sonĝoj”. Jonny M memorigas sian kanzonon „Dankon” el la KD „Regestilo”.  Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikorofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.