Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 979-a E_elsendo el la 10.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org
En la nunsemajna felietono pri Koninda Pollando ni prezentas la lokon Rowokół en la norda Pollando, nun arbaran-panoraman rezervejon en la Słowiński Nacia Parko. La komenca kulturkroniko rilatas al du interesaj ekspozicioj en Krakovo (la suda Pollando). Al la prokrastita pro pandemio ekspozicio de desegnaĵoj de la renoma pola pentristo Józef Mehoffer kaj pri prezento de la afiŝoj de konata kroata artisto Boris Bućan. En la E-komunuma informo ni sciigas pri la E-versio de la sonlibro „Vi estas mia heroo”. En la komenco de la elsendo aŭdiĝas mallonga kronvirusa kroniko kaj en la fino ni renkontiĝas leterkeste. Muzike akompanas nin Patric per la kanzono „Revenante de Vilafranko” el la KD „Okcitanio” aperinta dank’ al Vinilkosmo. Vinilkosmo produktis ankaŭ la alian KD-on „Hotel Desperado” el kiu – en la fino – aŭdiĝas fragmente la kanzono “Sunradio”. La akompana al la programinformo foto rilatas al pola pentristo Józef Mehoffer prezentante lian tolaĵon „Mirinda ĝardeno”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.
Fakte, la okazado de multaj virtualaj kunsidoj kaj prelegoj (interalie okaze de la nun okazanta Virtuala Internacia Junulara Kongreso de TEJO) efektive iom deturnis mian atenton. Mi tamen fervore revenas al la programoj de la Pola Retradio, kiuj liveras chiam altnivelajn prezentojn en perfekta elparolo, kio ne chiam okazas en la virtuala mondo. Cetere, la nova rubriko “Savi kontrau la forgeso” shajnas al mi tre bonvena. Rilate la kronvirusan rubrikon, mi chiam akompanas ghin kun intereso, char mi komparas la situacion en Pollando kun tiu en aliaj landoj, inkluzive de Brazilo. Mi tamen shatus auskulti vian chiam saghan opininion pri la sociaj kaj kulturaj konsekvencoj de la pandemio, ankau en la Esperanta komunumo.
Kia miskompreno! Mi pardonpetas, eble mi ne esprimis min bone. Mi nur volis diri, ke mi esperas ke baldaŭ ni ne plu bezonos kronvirusajn aktualaĵojn, kaj ke la situacio kun la viruso pliboniĝos. Bedaŭrinde, la situacio ne aspektas bone. Mi pensas ke la nova rubriko “Savi kontraŭ la forgeso” estas belega ideo.
Gratulon pro elsendo de gravaj kaj interesaj novajxo.
Koran saluton kaj dankon pro la ĉiam interesaj programoj!