Ĝis nun kardiokirurgoj opraciante pacienton por apliki by-pass ne disponis pri optimuma ebleco monitori laboron de la pulsanta koro ĉe signifa parto de pacientoj en kritika momento. Tiun problemon solvas novuma sondo prilaborita de la ekonta firmao Heart Sense sub la gvido de d-ro Grzegorz Suwalski. Ĝi kapablas deĉifri la signalon de EKG rekte de sur la korsurfaco. Helpas en tio maldika kaj elasta sondo, kiu peras signalon fortan kaj stabilan garantiantan, ke EKG-monitorado estas optimuma. Pri ĝia teknika arkitekturo laboris kolektivo de inĝenieroj specialistiĝantaj pri elektronika presteknologio, ĉar la aranĝaĵo devis esti ekstreme leĝera, elasta kaj neinvada, kongrua kun ĉiuspeca kardiologia monitoro. Ĝi devis krome esti strikte alĝustigita al la surfaco de la batanta koro kaj senerare peri EKG-signalon. Ĉiuj 30 prototipoj de la sondo Heart Sense estis subigitaj al 6 ekzamenoj „ex-vivo”, al du serioj de ekzamenoj sur la modelo de la batanta koro de animalo kaj al esploroj pri imuneco je la gamma-radiado, necesa por sterilizo. La elektrodo povas esti plurfoje almetita al koro kaj forprenita de ĝi sen la risko damaĝi koron aŭ elektrodon. Dank’ al apliko de grafena tavolo EKG-signalo estas pura, forta kaj stabila, plene diagnozebla. La sondo estas patentumata.
El la elsendo 09.06.2020. Legas Tomek – 1’35”