Ludu

La 969-a E_elsendo el la 05.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al la 19-jarcenta pola inĝeniero Stanisław Janicki, kiu i.a. meritiĝis por la elkonstruo de la Sueza Kanalo. En la kulturtema kroniko ni informas pri altigo de la rango de la urba muzeo en Lublin al la Nacia kaj pri  nova ekspozicio en la krakova Wawel-kastelo. La E-komunuma informo rilatas al la planata de UEA virtuala evento MondaFest’, kadre de kiu okazos Virtuala Kongreso. Pli amplekse  en la GK Nr-o 875 (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020). En la fina Leterkesto ni prezentas la poemon de Victor Sadler „Spuroj de nia diasporo”. Muzike aŭdiĝas hodiaŭ fragmente la kanto „Florplenaj vojoj” de Maragan’. Ĝi devenas el la KD „Kiu semas venton” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas unu el la eksponaĵoj de la ekspozicio „Trezoroj el la epoko de Piast-dinastio” en Wawel-kastelo en Krakovo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.