La apliko de kupro por la kuracaj celoj estis konata jam en la antikva Egipto, sed nun oni malkovras tion denove. Sciencistoj el la usona Purdue University en Indianao konstatis, ke kiel kroma armilo kontraŭ COVID-19 povas iugrade roli ĝuste ĉi tiu metalo. Analizante la konduton de bakterioj sur diversaj surfacoj ili malkovris eksterordinarajn proprecojn de kupro. Nome en rekta kontakto ĝi mortigas bakteriojn liberigante jonojn, kiuj disŝiras ilian ĉelmembranon. Kaze de viruso kupro detruas ĝian DNA kaj RNA. Se la viruso sur plasta surfaco povas transdaŭri ĝis 72 horoj sur la kupra ĝi restas aktiva nur kvar horojn. La glata surfeco de kupro ne liveras multajn konektopunktojn inter la metalo kaj mikroorganismo tial la traiĝado de jonoj el la kupro al bakterio postulis tioman tempon. Tiun rezulton eblis plibonigi dank’ al nova lasera prilaboro de la metalsurfaco, en kies sekvo ĝi perdas sian glatecon. Tiucele en nanoskalo oni gravuris la metalsurfacon tiel vastigante ĝian spacon. Tio ebligis grandigi la kvanton de la traiĝantaj jonoj. Dum testoj la traktita tiel kuprosurfaco dum apenaŭ 40 minutoj tutece eliminis tiajn bakteriojn kiel E.coli aŭ Staphylococcus aureus.
El la elsendo 12.05.2020. Legas Tomek – 1’33”