La iamaj socioj seninterompe frontis epidemiojn aŭ pandemiojn de kontaĝaj malsanoj. Plurloke iliaj spuroj speguliĝas en votokolonoj sur la urboplacoj konstruataj post ilia finiĝo. Epidemioj, pandemioj ne evitadis la polajn teritoriojn kaj pluraj iliaj difnoj riĉigis la ĉiutagan leksikon. Malmulton ni scias pri la epidemioj el la praslava epoko, sed sendube ili serizoze plagis, se oni kredis la demonon Trzybek disportanta la infektiĝojn kaj malsalubran aŭron. La unua mencio pri epidemio el la jaroj 1003 kaj 1006 troviĝas en la kroniko de Jan Długosz, kiu notis, ke „malsato, mortoj kaj infektiĝoj regis ne sole en Pollando, sed ankaŭ en preskaŭ tuta mondo”. Poste peston oni notis plurfoje en la jaroj 1186, 1283, 1307, 1360, 1383, 1451, 1497, 1542, 1573, 1663, 1680, 1720. La pesta epidemio el 1348 falĉis – laŭ la iamaj kronikistoj – unu kvaronon de la pola loĝantaro. Epidemioj de pesto, kolero, variolo kaj aliaj estis aperantaj ĉiujn dek kelkajn jarojn. Foje sur difinita teritorio, foje en la tuta lando aŭ eĉ kontinento. Fine de la 15-a jarcento la pesto plagis Krakovon ĉiun duan, trian jaron. En la periodo 1500-1750 oni notis en Krakovo rekordan kvanton de epidemioj en la polaj urboj, ĉar entute 92. Ili plagis ne sole plebon. Krakova kronikisto notis en 1588, ke reĝo Sigismundo la 3-a Vasa por eviti la plagon forlasis Krakovon kaj tra Sandomierz, Lublin serĉis pli sanfavoran aeron en Varsovio. La fuĝado el grandaj urboj por izoliĝi en foraj, malpli enloĝataj lokoj prave estis konsiderata kiel relative efika recepto kontraŭ la ripetiĝantaj epidemioj. Ne komprenante la kontaĝoprocezon de pesto oni klopodis antaŭvidi ĝian alvenon. En 1591 la studinta en la itala Bolonjo kuracisto kaj filozofo Piotr Umiastowski en sia kvarvoluma verko pri la temo listigis katalogon de simptomoj aŭgurantaj la epidemion. Li notis i.a. aperon de kometo, enorman kvanton de ranoj aŭ subitajn veterŝanĝojn. La epidemioj akompanis la militojn. Pesto dekumninta la militistajn fortojn de Svedio kaj la Pola Respubliko estis en 1629 unu el la ĉefaj kaŭzoj de la proklamita tiam armistico. Oftaj sur la polaj teritorioj militoj jam pli frue favoris la epidemiojn, eĉ se ne tute rekte. Ekzemple sekve de la unua atako de tataroj en 1241 oni venigis el Germanio komercistojn, metiistojn kaj….. lepron. La viglaj kontaktoj kun eksterlandanoj kaŭzis, ke la unua oficiale notita kazo de sifiliso estis notita en Pollando jam en 1495, du jarojn post la reveno de Kolumbo el la unua ekspedicio al Ameriko, ĝenerale agnoskita kiel la „patrolando” de ĉi tiu malsano. Dramecaj epidemioj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Pollando kaj aliaj eŭropaj landoj kreskigis la sociajn maltrankvilojn. Aŭdiĝadis la akuzoj pri konscia provokado de malsanoj por tiri profitojn pro falsaj kuraciloj kaj sepultoj. Sojle de la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento komercistoj veturantaj al Hindio kaj la Sudorienta Azio komencis priskribi malsanon, kiun karakterizis vomado, lakso, pezoperdo kaj surhaŭtaj makuloj kaj kiun arabaj navistoj difinis „kholera”. La pandemioj de ĥolero estis cezuro en la rezonado pri la kontraŭbatalado de kontaĝaj malsaoj. En la plej grandaj centroj, sekve en malpli grandaj lokoj sur la polaj teritorioj oni komencis kontroli la akvokvaliton kaj kvaliton de vendataj nutraĵoj. La ŝtataj aŭtoritatoj komencis difinadi sanitarajn regulojn por preventi la epidemion. Ekzemple en 1910 en Lvovo ĉiu suspekto pri kolero devis esti anoncita al la distrikataj aŭtoritatoj. La 1-a mondmilito krom tifo kaj disenterio, kiuj dekumis la tendarojn de militkaptitoj alportis hispanan gripon, la plej teruran el ĉiuj epidemioj. Laŭ diversaj specialistoj en la tuta mondo mortis pro ĝi eĉ 100 milionoj da homoj, malsaniĝis ĉirkaŭ 500 milionoj. Ne eblas difini kvanton de la viktimoj de la hispana gripo sur la polaj teritorioj pro la perdiĝintaj dummilite dokumentoj. Ĝi vivas ankoraŭ en rememoroj kaj ĉefe gazetaraj raportoj. Ĝis la mezo de la pasinta jarcento al la plej oftaj en Pollando kontaĝaj malsanoj apartenis tifoida febro, kiu en la periodo 1919-1924 mortigis preskaŭ 10 mil polojn. Pliboniĝintaj sanitaraj kondiĉo kaj amasaj injekciaĵoj limigis la plagon. Ankoraŭ post la 2-a mondmilito en la 60-aj jaoj ĉiujare la malsano kauzis ĉirkaŭ tri mil malsaniĝojn kaj kelkdek mortojn. Nun ĝi ne plu aperas. Sed kiam komence de la 60-aj jaroj la mondo kun optimismo eniris la periodon, kiu devintus alporti grandajn sukcesojn kontraŭ la kontaĝaj malsanoj en Pollando en 1963 reaperis en Vroclavo la venigita el Azio variolo. En la urbo malsaniĝis 99 personoj, 7 mortis. Oni injektis 98 procentojn de la loĝantaro, sed spite la prognozojn de la Monda Sanorganizo la epidemio estingis ne post du jaroj, sed post 25 tagoj. Post la 2-a monmilito gravan sanminacon en Pollando prezentis ftizo, difterito aŭ poliomjelito kiuj dank’ al injekciaĵoj kaj antibiotikoj estis superitaj. Sekvante la evoluon de la kronvirusa epidemio, pandemio ni notu tamen, ke antaŭ kelkaj jaroj Monda Sanorganizo ŝanĝis la difinon de pandemio. Ĝis nun ĝi ligiĝis kun granda nombro de mortokazoj pro la kontaĝa malsano en multaj landoj. Nun ĝi signifas grandan nombron de infektiĝoj. Tio ne konsolas tamen, kiam ni legas pri la viktimoj de la kronvirusa malsano en Pollando, en la eŭropaj landoj, en la tuta mondo.
El la elsendo 17.04.2020. Legas Barbara – 8’46”