Ludu

La 956-a E_elsendo el la 21.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭa gasto de nia elsendo estas d-ro Marek Nahajowski kun kiu ni interparolas pri lia laŭvica KD, en kies libreto troviĝas denove la E-lingva priskribo (Canzony znane i nieznane), pri la lia lekcia laboro dum la kondiĉoj de la epidemiaj rigoroj kaj la ĝuo denove viziti arbarojn. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj la hodiaŭaj aktualaĵoj rilatas al la starpunkto de UN- Ĝenerala Sekretario rilate infanojn sekve de pandemio; ni prezentas starpunkton de Monda Sanorganzo pri manko de geflegistoj en la monda skalo. La sciencbultena temo rilatas al pola aerfiltrilo, povanta servi ankaŭ kiel buŝ- kaj nazprotekta vizaĝmasko. Muzike akompanas nin la grupo Bjalistokaj prezentaĵoj per la kanzono „Valso antaŭ la spegulo”. Krome aŭdiĝas en fragmentoj „Canzon prima” de Andrzej Jarzębski en la plenumo de Filatura di Musica. La elsendon akompanas foto de la grupo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aŭdebla ankaŭ eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D