Ludu

La 954-a E_elsendo el la 15.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo denove literaturo. Temas pri la 93-a fragmento de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sieniewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Krom la kronvirusa kroniko en la komenco de la programo niaj aktualaĵoj informas pri la klopodoj protekti la proprajn landajn firmaojn – en la pandemia epoko – kontraŭ la transpreno de ili fare de fremda kapitalo kaj pri prognozoj de Monda Valutfonduso pri la ekonomia situacio de la mondo en la kunteksto de la epidemio. La sciencbultena temo rilatas al la unua en Pollando noveca oreloperacio kun apliko de enplantaĵoj, kiuj utiligas la ostan sonperadon. Ni omaĝas la 103-an mortodatrevenon de la lingvokreinto Ludoviko Zamenhof per kelkfraza enpensiĝo kaj lia sonigita poemo „Ho, mia kor’ en la plenumo de József Dinnyés. La elsendon akompanas foto rilatanta al la noveca orelenplantaĵo pliboniganta la aŭdokapablon utiliganta ostan sonperadon.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D