Ludu

La 950-a E_elsendo el la 31.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ pasas la 100-a mortodatreveno de la kreinto de Universala E-Asocio, Hector Hodler. I.a. en ĉi tiu kunteksto ni ĉerpas el nia arkivo historian interparolon kun Andreas Künzli pri lia prelego dum la  Malferma Tago de la CO de UEA aŭtune 2008 dediĉita al Hector Hodler laŭ aparta aspekto, kiel modelo de sia fama patro, pentristo Ferdinand Hodler. En la privata blogo de nia interparolanto Plansprachen.ch troviĝas kelkaj liaj  artikoloj kaj prilaboraĵoj dediĉitaj al Hector Hodler – i.a. en la kunteksto de liaj pacismaj ideoj pri milito kaj paco.
Niaj aktualaĵoj rilatas amplekse al la situacio ĉirkaŭ la koronvirusa pandemio en Pollando. Krom mallongaj informoj pli amplekse ni informas pri pliaj sociaj rigoroj ligitaj kun la epidemio, enviviĝontaj ekde aprilo. Ni informas pri helpaj iniciatoj por lernantoj, kiel kromlecionoj virtualaj de studentoj aŭ aparta programo de la kulturcentro Kopernik. Nia sciencbultena temo rilatas al la jam entreprenitaj esploroj pri la bonfarto de poloj en la kondiĉoj de hejma izoliĝo. Tute aparte ni informas pri la grava perdo por la pola kulturo, kiu estas morto de la mondkonata pola komponisto Krzysztof Penderecki.
Muzike akompanas nin Sepa & Asorti en fragmento de la kanzono „Teo kaj Amo”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas „la patron” de UEA, Hector Hodler.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D