Ludu

La 949-a E_elsendo el la 27.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia vendreda felietono pri Koninda Pollando traktas la malmulte konatan legendon pri ŝtona urso antaŭ la preĝejo de Dipatrino la Gracoplena en la Malnovurba Kvartalo de Varsovio. Komence ni memorigas la pasantan hodiaŭ Mondan Tagon de Teatro kaj en tiu kunteksto la koncernajn konkursbranĉojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (limdato 31.03.2020), ni prezentas sekve jam kutiman bedaŭrinde kronikon pri eventoj ligitaj kun la kronvirusa pandemio. La kulturtema kroniko informas pri la novaj laŭreatoj de la krakova Jasieński-premio, pri restaŭrado de freskoj en la ortodoksa kirko en Supraśl kaj pri la prokrastita varsovia Nokto de Muzeoj, kutime okazanta en majo. En la E-komunuma segmento ni transdonas i.a. korskuan informon pri la forpaso pro la kronviruso de esperantista verkista paro el Italio – Julia Sigmond kaj Filippo Franceschi, konata kiel Sen Rodin.
Por la muzika ornamo ni elektis la kanton de Helena Melnikova „Mi sorĉas”. La akompana interreta foto prezentas la ŝtonan urson pri kiu traktas nia felietono. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.