Ludu

La 944-a E_elsendo el la 10.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la literatura segmento jam la 92-an fojon ni proponas renkontiĝi kun la herooj de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la ŝanĝiĝanta kutimo de poloj pagi kontante, al la koronviruso, kiu pasintsemajne atinigis ankaŭ Pollandon, al planita naskiĝdatrevena koncerto de Chopin-muziko en tramo de Katowice. La sciencbultena informo koncernas neforigendan grason, kiu ĉirkaŭas homajn vaskulojn. La akompana interreta foto prezentas muzikistojn de Camerata Silezia koncertantajn en tramo. Ĉi-jare la plej proksiman ĵaŭdon tiel ili planis omaĝi la 210-an naskiĝdatrevenon de Frederiko Chopin. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D