Ludu

La 941-a E_elsendo el la 28.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Stelforma preĝejo en OlesnoNia hodiaŭa felietono kondukas al la suda Pollando, al la loko Olesno. Troviĝas tie unika, 15-jarcenta ligna sanktejo de s-ta Anna kun Maria kaj Jesueto. Ekde 2018 ĝi troviĝas en la listo de la polaj Historimonumentoj. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al novaj aĉetaĵoj de la Bilblioteko de la pola Sciencakademio en Gdansko. Ĝis la mezo de marto eblas ilin rigardi en la porokaza ekspozicio. Ni informas pri la nunjara eldono de la ĵus komenciĝanta varsovia festivalo Novaj Epifanioj. Hodiaŭ apartan atenton ni donas al la aperinta antaŭ 10 tagoj originala popmuzika unuopaĵo-muzikvideaĵo „La Pordo” de Ale Kosabela, kies originala versio troviĝas ĉe jutubo https://www.youtube.com/watch?v=Grk0w024Q2k. Ĝi disponeblas en diversaj bitaj formatoj ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop. Ĝi aŭdiĝas ankaŭ en nia elsendo. La E-komunumaj informoj koncernas literaturan konkurson de Bulgara E-Asocio, martan renkontiĝon de kubaj esperantistoj kaj junian Alp-Adrian Konferencon en Kroatio. La akompana interreta foto montras birdperspektivan bildon la stelforman preĝejon en Olesno. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstojn el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.