Ludu

La 938-a E_elsendo el la 18.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun  pliaj sortoj de la herooj de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Ni prezentas ĝian 91-an fragmenton. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la eksportorezultoj de la polaj agrikulturaj-konsumaj produktoj en 2019; ni referencas informe  al la raporto pri la utiligo de elektronikaj komunikiloj fare de poloj. La scienca temo koncernas la proponon de usonaj sciencistoj pri la t.n. „inteligenta pansaĵo”, aparte grava por efike kuraci longiĝajn vundojn. En nia elsendo ni prezentas fragmene la kanzonon de Kajto el ĝia KD „Duope” „La lageto de mia vivo”. La interreta foto rilatas al la temo de la hodiaŭa scienca temo pri kuracado de longiĝaj vundoj.
Ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj surpaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D