Ludu

La 937-a E_elsendo el la 15.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan felietonon pri Koninda Pollando ni dediĉas al la pasinta en la ĵusaj tagoj 100-jariĝo de la reveno de Pollando apud Baltikon. En la komencaj kulturkronikaj informoj ni parolas pri la jubileo de la atribuo de la urborajtoj al la varsovia kvartalo Praga kaj pri la baldaŭ komenciĝonta nunjara eldono de la festivalo de Barokaj Operoj.
La E-komunuma informo, sekve de Sezonoj,  rilatas al altranga distingo de la litova parlamento por la konata litova E-aktivulo Povilas Jegorovas.
En nia hodiaŭa elsendo ni citas muzike polajn kantojn kiuj akompanis la informon pri la varsovia Praga kaj nian felietonon. La interreta foto prezentas polan Baltikon.
Ankaŭ hodiaŭ ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.