Kiel ni jam informis, unu el la patronoj de la 2020-a jaro en Pollando, estis proklamita pasintjare de la Pola Sejmo Roman Ingarden. Temas pri la plej granda pola fenomenologo egalkomparata al klasikaj filozofoj. Lia plej grava verko „Disputo pri la ekzisto de la mondo” estas komparata kun la >biblio de filozofio<, t.e. „Metafiziko” de Aristotelo. Verkante ĉefe en la pola kaj germana lingvoj li publikigis sume 224 verkojn, el inter kiuj multaj estis tradukitaj en pliajn lingvojn. Li prezentis ĉirkaŭ 300 prelegojn en la lando kaj eksterlande kaj liaj filozofiaj verkoj plenigas 13 volumojn. Roman Ingarden naskiĝis la 5-an de februaro 1893 en Krakovo en riĉa burĝa familio. En la gimnazia periodo lia plej granda pasio estis literaturo (li mem praktikis poezion), muziko (li diplomitiĝis en la klaso de violonludo en la Konservatorio de la Pola Muzika Societo en Lvovo) kaj sporto. Elreviĝinta pri la metodoj de literatura kritiko, plena de scivola pasio li proksimiĝis al filozofio kredante, ke ĝi helpos al li ellabori la metodologion de laboro kun literatura teksto kaj kontentigos liajn teoriajn demandojn. Fininte gimnazion en 1911 li komencis filozofiajn studojn sub la gvido de la kreinto de la lvova-varsovia filozofia skolo Kazimierz Twardowski. Jaron poste li forveturis al Getingo, kie li daŭrigis filozofiajn studojn ĉe Edmund Husserl, matematikon ĉe David Hilbert kaj psikologion ĉe Georg Elias Müller. Dum la studoj Roman Ingarden vehiklis el Getingo al Vieno, el Vieno al Lvovo, fine al la germana Friburgo, kie li defendis sian doktorigan disertacion verkitan sun la gvido de la patro de la fenomenologio Husserl. Ingarden jam dum la studoj partoprenis en vigla intekta vivo kaj filozofiaj disputoj pri fenomenologio. Dum tiu periodo li konatiĝis kun multaj disĉiploj de Husserl, i.a. Edyta Stein, kun kiu ligis lin plurjara intelekta amikeco. Cetere ankaŭ dum jaroj li tenis kontaktojn kun Husserl mem. Post la doktoriĝo Roman Ingarden revenis al Pollando komence laborante kiel gimnazia instruisto de filozofio, matematiko kaj la germana lingvo. En tiu periodo li ne rezignis pri siaj sciencaj esploroj, kio fruktis per la origine germanlingva verko „Pri literatura verko – esploroj el la limejo de ontologio, lingvoteorio kaj filozofio de literaturo”. Fariĝinte en 1933 eksterordinara profesoro Ingarden povis rezigni pri la rolo de gimnazia instruisto, sed verdire li estis soleca en la pola medio, en kiu fenomenologio komencis nur dank’ al li rampi. En 1937 aperas lia laŭvica verko „Pri rekono de literatura verko”, en kiu Ingarden evoluigis siajn pli fruajn interesiĝojn pri la esplorado de literaturo. En ĝi li priskribis teorion de strukturo de estetika travivaĵo. Iom post iom en sia rezonado li direktiĝis al ontologia problemaro. Interesis lin tempo, disputo pri realismo kaj idealismo, kritiko de fenomenologio. Siajn ideojn Ingarden entenigis en sia ĉefverko, >opus magnum< – „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. Al ĉi tiu verko li dediĉis la jarojn de la 2-a mondimilto en plimulto pasigitajn en Lvoovo, kie komence li laboris en la Katedro de la Germana Filologio. En tiu periodo li laboris en la strukturoj de la konsipra universitato, ĉar liaopinie la didaktika laboro estas emfazo de patriotismo. Kiel li skribis „Laboroj (pri „Disputo pri la ekzisto de la mondo”) ebligis al mi spiritan transdaŭron en la tempo eble plej malfacila. Kaj ĝia kreiĝo en tiuj kondiĉoj povas servi kiel unu el la pruvoj, ke la pola rezistospirito viglis ankaŭ en la sfero de la sciencaj laboroj”. Post la milito Ingarden entreprenis laboron en la krakova universitato, kies ordinara profesoro li estis nomumita, kaj en kiu li estris la 2-an Katedron de Filozofio. Tiuperiode li gvidis viglan didaktikan, akademian, esploran laboron partopreninte multajn eksterlandajn konferencojn. Tamen en 1950 la komunistaj aŭtoritatoj agnoskis liajn sciencajn atingaĵojn kiel malkongruajn kun validaj tiam ideologiaj prioritatoj kaj forigis lin de la posteno. En tiu perioso li tradukis en la polan „Kritikon de pura racio” de Immnuel Kant kaj finverkis la trian volumon de sia „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. En 1956 li revenis al la universitato, i.a. kiel estro de la Filozofia Katedro, kie li laboris ĝis sia emeritiĝo en 1963. Tio estis periodo de la plej granda didaktika aktiviĝo de Roman Ingarden, en kiu li lekciis en lando kaj en Usono, en kiu li partoprenis plurajn filozofiajn kongresojn, en kiu li prelegis en la polaj kaj eksterlandaj sciencaj societoj. Ekde 1958 li estis membro de la Pola Scienakademio. Unu jaron pli frue oni komencis vastskalan eldonadon de liaj filozofiaj verkoj. Post la emeritiĝo Roman Ingarden ne ĉeseis sciencan laboron – jen kel lekcianto en la universitato en Oslo, jen kiel membro de la Estetika Sekcio de la Pola Filozofia Societo. Ĉiuj ĉi laborojn ĉesigis lia neatendita morto pro apopleksio la 14-an de junio 1970 post la montara ekskurso farita unu tagon pli frue. En la memoro de la posteuloj Roman Ingarden restis kaj restas kiel persono, kiu dediĉis sin al filozofio en maniero profunda, honesta, krea kaj firma.
El la elsendo 03.01.2020. Legas Barbara – 8′