Ludu

La 931-a E_elsendo el la 24.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono estas dediĉita al Henryk Marconi, italdevena arkitekto, kiu radikiĝinte en Pollando kreis multegajn imponajn konstruaĵojn kaj kiel lekcianto de la Belarta Akademio metis fundamentojn por la pola arkitekturo. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas sumigan ekspozicion pri Stanisław Moniuszko en Varsovio en la sidejo de la kulturministerio; la daŭrantan en la kanada Toronto ekspozicion pri la pola dezajno. La E-komunuma informo rilatas al la komuna deklaro de UEA/ILEI okaze de Internacia Tago de Edukado. Ĝi aperis kiel Gazetara Komuniko de UEA (uea.org). Muzike akompanas nin Helena Melnikowa per sia kanzono „Nesciate”. La apudanta nian programinformon foto referencas al la hodiaŭa felietono, prezentante la ne plu ekzistantan palacon de generalo Pac, kiun aŭtoris Henryk Marconi. Kiel kutime ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.