Ludu

La 929-a E_elsendo el la 17.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al karnavala periodo en Pollando, grandparte retrorigarde. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas grandan ekspozicion pri la korea arto, kiu meze de januaro finiĝis en Varsovio kaj pliajn memoraĵojn pri bjalistoka poeto Wiesław Kazanecki, kiuj riĉigis la Podlaĥian Libraron.
La E-komunumaj informoj rilatas al la decido de la aŭtoritatoj de Braziljo, kiu ekde 2020 en la listo de siaj eventoj la 26-an de julio solenos kiel Tagon de Esperanto; kaj al la kunlaboro inter Litova E-Asocio kun la novaĵagentejo Mano kraštas. Dank’ al ĝi la agentejo prezentas i.a. E-kurson, kiun gvidas Grazina OPULSKIENE. Krome ni informas pri la kunlaboro de Asocio Jura Brüschweiler kun Svisa E-Societo por aperigi nunjare libron pri Hector Hodler en lia 100-a mortodatreveno.
Muzike akompanas nin bjalistokaj gejunuloj per la kanzono „Se sento scii povus” el la KD Bjalistokaj Prezentaĵoj. Asorti kantas pri „Verda hejmo Esperanto”. La apudanta nian programinformon foto referencas al la daŭranta karnavala periodo.
Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.