Ludu

La 926-a E_elsendo el la 07.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia marda elsendo ni proponas literaturan segmenton, en kiu aŭdiĝas la 89-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la marda kunsido de la Kabineta Konsilio kunvokita de la pola prezidento, al la decido de israelaj aŭtoritatoj plukonstrui domojn sur la palestinaj teritorioj. Nia sciencbultena temo traktas variecon de la intesta mikrobioto sub la influo de ruĝa vino. La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al ĉi tiu temo. Muzike akompanas nin Duo Espera per la fragmento de la kanzono „Jen nia mondo”.
Hodiaŭ vi denove trovas la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo, kiuj troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ilin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D