Laŭ la asertoj de pola psikologo, dr-ino Aleksandra Piotrowska la enuo de infanoj povas esti kreiva kaj havas evoluigajn facetojn. Enuo estas emocio negativa, ĝenanta infanon, kiu serĉas manierojn ĝin forigi. Gravas permesi al la infano kaj doni al ĝi la tempon fronti ĉi tiun defion. Dank’ al tio infano engaĝas sian imagopovon kaj kreivecon. La aktuala problemo konsistas en tio, ke plenkreskuloj ĉiam malpli ofte ebligas tion. Ili plej ofte tuj liveras kiel distrilon al la enuanta infano elektronikajn aranĝaĵojn. Sed tio, kion liveras elektroniko rilatas al la malplej alta nivelo de la infana aktiveco kaj ebligas plej ofte nur pasivan percepton. Tio ne signifas, ke valoron havas sole la tradiciaj distromanieroj, kiel ekzemple kolorigado de paperfolioj. Dank’ al la virtuala mondo la infano povas fariĝi kreema, ekzemple kameraante propran rakontohistorion. Tamen por tion atingi ĝi devas superi la pasivan percepton de la virtuala mondo liverata de elektronikiloj.
El la elsendo 26.12.2019. Legas Tomek – 1’14”