Ludu

La 923-a E_elsendo el la 28.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al du interesaj ekspozicioj. En Vroclavo eblas admiri 100 tolaĵojn de Michael Willmann, elstara silezia artisto. En Varsovio daŭras la lastaj semajnoj de la ekspozicio dediĉita al la tolaĵo de Rafaelo „Portreto de viro”.
En nia felietono pri koninda Pollando ni proponas – enrigardante nian arkivon – reviziton en la urbo Działdowo. La E-komunumaj informoj rilatas al atendataj kandidatiĝoj por la Internacia Kongresa Universitato en Montrealo. Ni kundividas krome malĝojigan informon pri la forpaso de la meritiĝinta, longjara E-aktivulo el Usono, William Harmon.
Muzike akompanas nin la nederlanda koruso Akordo per siaj du kanzonoj el la KD KristnaskA Kordo – „Sub la visko” kaj „Bim Bom sonas en ĉiel’”. La apudanta nian programinformon foto prezentas foirplacon de Działdowo en kristnaska vesto kun ornamita abieto.
Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la elsendosonon konforme al viaj bezonoj.