Ludu

La 922-a E_elsendo el la 26.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Karaj Aŭskultantoj, jen aktuala ligo al nia 922-a E-elsendo: /2019/12/e_elsendo-el-la-26-12-2019/. En Pollando ni solenas hodiaŭ la duan Kristnaskan tagon. En ĉi tiu kunteksto ni elektis temojn de niaj aktualaĵoj kaj sciencbultena temo. Laŭ la statistika vidpunkto ni alrigardas la demandon, kiujn kutimojn kaj tradiciojn kultivas poloj sendepende de sia mondkoncepto. En multaj domoj al la tradicio apartenas bele ornamitaj kristnaskaj abietoj. De kie ili venas? Pri tio ni informas sekve. Kvankam dum Kristnasko infanoj ĝenerale ne enuas pri la evoluiga rolo de la infana enuo traktas nia sciencbultena temo. En la dua parto de nia elsendo ni proponas renkontiĝon kun nia antaŭmikrofona gasto el Brazilo, Eida Messias Lima, kun kiu ni interparolas aparte pri ŝiaj muzikaj ŝatoj kaj interesiĝoj. Tra la tuta elsendo ŝpiniĝas kristnaskaj kantoj kaj melodioj en la plenumo de la ensemblo Muzylanie; kristnaskan kanzonon memorigas Mélanie Prin. La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al nia sciencbultena temo prezentante ĉi-foje infanojn, kiuj ne enuas en la festa etoso. Ni rekomendas la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo, kiuj troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. La intervjuo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Krome nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D