Ludu

La 920-a E_elsendo el la 17.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Saša PILIPOVIĆ – aktoro, kantisto, esperantisto el Serbio, kun kiu pri lia aktorado ekde 1987, i.a. aktora profesiumado, ni interparolis dum la lasta ARKONES. La komencaj aktualaĵoj rilatas al ASEM en Madrido, al la festokaza butikumado en Pollando, al la unua abeluja farmo en Bjalistoko. La sciencbultena temo koncernas novan svedan metodon de plastoreciklinigdo.
Muzike akompanas nin Ĵomat per fragmento de la kanzono „La Pasero”. Krome ni prezentas kelkajn kanzonojn de Saša Pilipović el Serbio el lia koncerto de ciganaj kantoj dum la lastaŭtuna  ARKONES en Poznano. La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al la proksimiĝanta Kristnasko. La legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el nia elsendo troveblas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. La intervjuo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Krome nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D