Ludu

La 914-a E_elsendo el la 26.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia marda programo antaŭ la mikrofono ni gastigas Anna Loewenstein, renkontitan dum la Lahtia UK. La temo de nia interparolo estas la iniciatita de ŝi retejo enmovadiganta novajn lingvoadeptojn funkcianta ĉe la adreso: uea.facila.org . La komencaj aktualaĵoj rilatas al la variigo de la gasliveroj al Pollando kaj rezigno pri ekonomie malavantaĝa monopola kontrakto pri gasliverado el Rusio; al la opinioj de poloj pri la temo kiel oni malŝparas sian tempon kaj kiel saĝe ĝin uzi; al la nunjara eldono de la konkurso Arbo de la Jaro. La sciencbultena temo traktas novajn esplorojn pri tio, pri kio okupiĝas nia cerbo dum la dormo.
Muzike akompanas nin ĴeLe per la fragmento de sia kanzono „Duonkore feliĉas ni” el la KD „Sentokaoso”. La akompana al la programinformo foto prezentas polan arbon 2019 (igra sambuko) kresantan en la sudokcidenta pola urbo Rzeszów. Ankaŭ hodiaŭ ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. Ni ĝojas, ke tiun nian servon imitas nun ankaŭ uea.facila. Eksterelsende aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D