Ludu

La 913-a E_elsendo el la 22.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia felietono el la ciklo „Koninda Pollando” ni invitas al la situanta okcidente de Varsovio Kłodawa. Troviĝas en ĝi la plej granda salminejo en Pollando – la unusola en Eŭropo kun la rozkoloraj saltavoloj. En la komenca kulturonika informo ni prezentas la plej grandan el la ekspozicioj en la varsovia Reĝa Kastelo, kadre de la Jaro de la polaj Vasa-dinastiaj regantoj. Krome ni informas pri kolektistaj pasioj de Stanisław Kostka Potocki, kun kiuj eblas konatiĝi en la varsovia Muzeo de  Wilanów. En la E-komunuma segmento ni sciigas pri la 11-a Pernambuka E-simpozio antaŭ kelkaj tagoj okazinta en Brazilo. Fine ni renkontiĝas en leterkesta programero. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per sia kanzono „Min vokas iamo”. La programinforma interreta foto prezentas iun el la internoj de la salminejo en Kłodawa.
Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Senhezite uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D