Ludu

La 909-a E_elsendo el la 08.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenco de nia vendreda elsendo aŭdiĝas – ĉi foje ampleksa – kulturkroniko, en kiu ni informas pri Stanisław Moniuszko kiel la patrono de la Podlaĥia Operejo en Bjalistoko, pri interesa ekspozicio de la pola pentroarto en Novjorko kaj pri trarigardo de la azia filmarto en Varsovio. Antaŭtage de la 101-a datreveno de la regajnita suvereneco en 1918 ni informas pri la vendreda patriota evento en  polaj lernejoj. La E-komunuman segmenton malfermas ampleksa raporto de Marek Nahajowski pri la oktobra simpozio  „Planlingvoj kaj Lingvoplanado”en Vieno. Pliaj E-komunumaj informoj koncernas seminarion por virinoj en Kotonuo, Benino organizitan de „Scio sen bariloj” kaj la 8-an E-Renkontiĝon de la brazila centrokcidenta regiono. Muzike akompanas nin la ensemblo EsTo per la fragmento de la kanzono „Mia rosmareno” el la periodo, kiam Pollando estis regajnanta suverenecon; ni prezentas ankaŭ fragmente la kanzonon de Gijom Armide „La postrompiĝa temp’ ” el lia bita albumo “Nenifar'” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto rilatas al solenaĵo dum kiu la Podlaĥia Operejo en Bjalistoko ricevis la patronon.
Eksterelsende ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkroniko” kaj „felietono”. Uzu mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D